Saltu al enhavo

Sanne Mieloo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sanne Mieloo
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1985 (1985-08-14) (38-jaraĝa)
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro
kantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Sanne MIELOO (Zwolle, 14-an de aŭgusto 1985) estas nederlanda aktorino kaj kantistino.

Juneco[redakti | redakti fonton]

Mieloo elkreskis en Bergen op Zoom. Ŝi vizitis tie la Moller-liceon kaj poste studis je la konservatorio de Tilburgo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mieloo interalie rolis en Tarzano kiel Kala kaj en la ensemblo. Krom tio ŝi videblis en Tanz der Vampire en Oberhausen kaj Stuttgart, en la ensemblo kaj kiel Magda, en Sister Act en Hamburgo, en Elisabeth (muzikalo) en Germanio, Italio, Svislando kaj Japanio, kaj kiel Vivienne Kensington en Legally Blonde en Vieno. En 2019 ŝi rolis en Mamma Mia! kiel parto de ensemblo kaj kiel reludversio por Tanja kaj Donna[1].

Muzikgrupoj[redakti | redakti fonton]

  • Grandview Avenue (ekde 2014)
  • Guinevere
  • Nemesea (ekde 2017)[2].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]